Virgin Galactic

Virgin Galactic
aerspaca fabrikistoflugkompaniopublika kompanio vd
Dum 2004 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Fondintoj Richard BransonBurt Rutan vd
Sidejo Las Cruces
Lando Usono
Agokampo spaceplane
Posedata de Virgin Group vd
filiaj kompanioj The Spaceship Company vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Virgin Galactic estas kosmovojaĝa kompanio fondita en 2004 de Richard Branson, kiu ankaŭ fondis la aviadkompanion Virgin Atlantic.

La firmao celas liveri komercajn, suborbitajn flugojn kun SpaceShipTwo. En majo 2021, versio de la aviadilo, "Unity", flugis kun du pilotoj al alteco de 89 km antaŭ alteriĝo reen al la Tero.

La firmao posedas The Spaceship Company, kiu produktas kosmoŝipojn.

La sidejo de la firmao situas en Nov-Meksiko 72 kilometrojn norde de Las Cruces kaj 48 kilometrojn oriente de la urbo Truth or Consequences, kie agadbazo por komercaj kosmoflugoj, konata kiel Spaceport America, estas establita.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search